La Vebejo Dismeo

fuzi libro en miaj manoj

Finfine, post atendo de multaj monatoj, mi ricevis poŝte mian ekzempleron de la libra eldono de Fuzi Komiko far Moniko Rejo. Ŝia longa lukto dun la kolormodelo CMFN valoris, ĉar la strioj en la libro estas tre bela kaj plaĉa por rigardi kaj por legi. La bildstriaro estas preskaŭ kompleta — la MVPs kaj la afliktoj de ŝia plijuna frato Anton, mankas, kaj ankaŭ la klarigoj por la strioj. Tamen, tioj ne elprenas el la beleco de la finita verko.

mac os x malvo

Jes, la lasta versio de la Mac OS X estas nun disponebla senpage de la App Store. Ne, mi ne uzos la oficialan nomon se mi ne devas pro tio ĝi ŝajnas tro pretendema kaj tro kalifornika. Do mi donas al ĝi mian propran nomon, Malvo, kiel mi donis novajn nomojn al versioj de Fedora Linux, kiuj sonas same pretendema.

Pro la grando kaj multo de la ĝisdatigoj, necesis al mi preni mian MacBook Air al la oficejo por uzi la alterapidan Interretan konekton por ĝisdatigi la mastruman sistemon de Katamaŭto al Malvo. Mi diris ĝisdatigi ĉar komence mi devis elŝuti preparajn ĝisdatigojn por ke mia MacBook Air funkciu kun Malvo. Poste mi elŝutis Malvon mem, kiu prenis la pli bonan parton de horo. Tiam Mauve havis siajn ĝisdatigojn. Fine, mi certigis, ke miaj aliaj programoj povis funkcii kun Malvo antaŭ ol mi refrostis la Air-on.

La aŭtokrato devus resti hejme

Dialogo kaj libera interŝanĝo de opinioj ne havas lokon en aŭtokrata socio. Novjorko, kun liaj spionaj fotiloj kaj lia severa polico kaj liaj arogantaj regulado, estas tia socio. Liaj aparaĉikoj ne havas la rajton defendi sin ekster sia regejo. La studentoj en la Universitato Brown, kiu mokis la estron de la novjorka polico for de la podio, faris la bonaĵo, malgraŭ la ploraĉoj de la universitata prezidento.

la komputilo miaŭis kaj elmetis, um, akvon

Mi neniam opinius, ke surgena komputilo odorus kiel la internoj de la domoj de miaj fratinoj kata piso. Tamen jen: La Dell Latitude 6430u. Evidente la u signifas urino. Kaj Dell vendas ĉi tian komputilon al komercistoj, el ĉiuj homoj!